Da un’incantevole dimora contadina dell’800 nasce Borgo La Rovere. Un casale restaurato dove il fascino della campagna si fonde con alloggi curati nei minimi dettagli.

Fortikaĵo de Mondavio

Nia linda urbeto estas inter la historiaj lokoj pli bone konservitaj en Markio kaj troviĝas en unu el la plej belaj areoj de la regiono. Sur monteto je nur 20 km de Adriatiko. La fortreso de Mondavio, konstruita inter 1482 kaj 1492, estas konsiderata ĉefverko de la militista renesanca arkitekturo. Interne troviĝas la dekokjarcenta teatro Apollo, la historia muzeo, la urba muzeo kaj la preĝejo de Sankta Francisko. La kulturo, la gastamo, la metiistaro kaj la lokaj produktoj estas nur kelkaj el la kvalitoj pro kiuj Mondavio gajnis la oranĝkoloran flagon de la itala Touring Club en 2003.

Urbino kaj la Duka Palaco

Je nur 38 km, urbo Urbino, Monda Heredaĵo de Unesco, estas la la pinto de la renesancaj arto kaj arkitekturo. En tiu ĉi eta urbo, lokita sur altebenaĵo, artistoj kiel Raffaello kaj Piero Della Francesca kreis eksterordinaran urbkomplekson kaj influos la kulturan evoluon de la cetero de Eǔropo. Tie ĉi eblas viziti la plej ambician projekton de duko Frederiko de Montefeltro: la Dukan Palacon de Urbino. Nuntempe ĝi iĝis junula kaj dinamika urbo pro ties prestiĝa universitato kaj la plurnaciaj studentoj.

Teatro Rossini

En Pesaro, je nur 40 km, Teatro Rossini estas operejo inaǔgurita en 1637. La teatro spertis kelkajn ŝanĝojn kaj efektivan rekonstruadon fare de arkitekto Pietro Ghinelli en 1818, kiam ĝi malfermiĝis per eksterordinara ludo de Gioachino Rossini, jam fama eĉ se nur dudeksepjara. La teatro alprenis la aktualan nomon honore al la komponinto en 1854; ĝia strukturo novklasika estas tipa de la ''itala teatro''.

Grotoj de Frasassi

Je 45 km, en la provinco de Ancona, eblas viziti la mirindajn karstajn grotojn subterajn de Frasassi. En la karstaj grotoj eblas admiri la naturajn skulptaĵojn formitajn de kalkoŝtontavoloj dum 190 milionoj da jaroj pro la interagado de la akvo kaj de la ŝtono. La formoj de tiuj ĉi naturaj verkoj stimulis la fantazion de la speleologoj kiuj nomis ilin per kuriozaj titoloj kiel la ‘’Gigantoj’’, la ‘’Kamelo’’ kaj la ‘’Dromedaro’’.

La interkrutejo de Furlo

Silenta pasejo inter sonĝo kaj realo... la interkrutejo de Furlo troviĝas je 30 km kaj estas aǔtentika paradizo trairita de rivero Candigliano kiu fluas inter la imponaj rokaj flankoj de la Interkrutejo, kie la elvokivo de la pejzaĝo unuiĝas al la granda naturoriĉo el kiu elstaras unikaj ekzempleroj faǔnaj kaj flaǔraj. Dum la 1930aj jaroj, la loka forstogardistaro per fosado reproduktis ĉe la deklivoj de Monto Pietralata, proksime al la interkrutejo, la profilon de Benito Mussolini kiu ofte trairis la interkrutejon vojaĝe inter Romo kaj norda Italio. La monumento, minita kaj detruita de la partizanoj dum la dua mondmilito, nuntempe estas nur parte rekonebla.

Bluflagaj strandoj

La strandoj en Sirolo kaj Numana, je 70 km, estas inter la malplej ''koloniitaj'' de la marbordo: estas fakte malmultaj plaĝoj, kaj la naturo regas kiel sendiskuta dominanto de tiuj ĉi belegaj lokoj. Sovaĝaj strandoj, krutaj klifoj, grotoj, blankaj rokoj okupataj de pinarbaroj rigardas al la akvo pura kaj profunda: ĉio ĉi igas Sirolo kaj Numana idealaj alvenpunktoj por tiu kiu serĉas virgan naturon. La proksimaj vilaĝoj, plensunaj kaj aerumataj, inter fiŝriĉa maro kaj dolĉaj montetoj, troviĝas sude ol la verda promontoro de Naturparko de Conero.

You don't have permission to register